Boletín Oficial del Estado
Sidejo de la BOE, en
Madrido.
La Boletín Oficial del Estado (tutlande konata kiel BOE) (Oficiala Ŝtata Gazeto) estas la oficiala gazeto de Hispanio kaj estas publikigita ĉiutage escepte dimanĉe.
La enhavo de BOE estas rajtigita kaj publikigita kun reĝa konsento kaj kun aprobo de la Ministro de Prezidenteco.
La Boletín[1] publikigas dekretojn kaj ĉiarangajn leĝojn de la Cortes Generales, nome Parlamento de Hispanio (komponata de la Senato kaj la Kongreso de la Deputitoj) same kiel tiujn aprobitajn de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj (regionoj).
El 1661 ĝis 1936 ĝi estis nomita Gaceta de Madrid.
- ↑ Nomita tiel nur kiel Boletín, tio koincidas kun la titolo de la gazeto de la Hispana Esperanto Federacio, kiu iam trairis polemikon ĉu konservi la tradician hispanlingvan titolon eksterordinare en Esperantujo.
Other Languages
Copyright
- This page is based on the Wikipedia article Boletín Oficial del Estado; it is used under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 Unported License (CC-BY-SA). You may redistribute it, verbatim or modified, providing that you comply with the terms of the CC-BY-SA.