Tinerfo la Granda
Tinerfo la Granda, estas legenda heroo kiu estis guanĉa mencejo de la insulo Tenerifo (Kanarioj, Hispanio). Li estis filo de la mencejo Sunto, kiu regis la tutan insulon antaŭ ĝia konkerado fare de la hispanoj. Tinerfo la Granda, havis sian kortegon en Adeho (cent jaroj antaŭ la konkero).
Post la forpaso de lia patro, Tinerfo heredis kaj sukcedis lin, kaj eĉ estis la plej pova mencejo de tiu dinastio, kvankam ankaŭ la lasta: post lia forpaso, la filoj dividis la insulon en naŭ mencejlandoj.
Other Languages
Copyright
- This page is based on the Wikipedia article Tinerfo la Granda; it is used under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 Unported License (CC-BY-SA). You may redistribute it, verbatim or modified, providing that you comply with the terms of the CC-BY-SA.